-109

jaro de la 2-a jarcento antaŭ nia erao

En la jaro 109 antaŭ Kristo okazis, interalie:

109 a.K. en la aliaj kalendaroj
Gregoria kalendaro 109 a.K.
Ab urbe condita 645
Armena kalendaro N/A
Bahaa kalendaro -1952 – -1951
Barataj kalendaroj
 - Vikram Samvat -53 – -52
 - Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) N/A
 - Kalijugo 2993 – 2994
Budhisma kalendaro 436
Ĉina kalendaro 2528 / 2588 –
2529 / 2589
– 申
Etiopa kalendaro -116 – -115
Franca respublika kalendaro -1900 - -1899
Hebrea kalendaro 3652 – 3653
Holocena kalendaro 9892
Irana kalendaro 730 BP – 729 BP
Islama kalendaro 752 BH – 751 BH
 - Imperia jaro Kōki 552
(皇紀552年)
 - Japana nomo de erao (Jōmon) 9892
Juliana kalendaro Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo
Korea kalendaro 2225
Tajlanda suna kalendaro 435

Eventoj

redakti

Romia Respubliko: Armeo sub la romia konsulo Marcus Junius Silanus estas venkita fare de la kimbroj kaj teŭtonoj proksime de la rivero Rodano.

 
la ĉina imperiestro Wu Di (汉武帝)

Azio: La ĉina imperiestro Wu Di de Han inspektas la Han-Imperion, vojaĝante 9 000 kilometrojn. Li ankaŭ sendas diplomatojn por serĉi la legendan insulon Penglai. Han-konkero de Ĝosan (조선; 朝鮮; kutime latinliterigita Joseon; prononco laŭ sistemo IFA [tɕo.sʌn]), la unua reĝlando de la korea duoninsulo: Post kiam Ŝe He, han-sendito, murdas negravan reĝon de la vasalŝtato de Ĝosan kaj estas rekompencita fare de imperiestro Wu Di kun armea komando, Ugeo, la reĝo de Ĝosan, atakas kaj mortigas Ŝe He.Sekve en aŭtuno imperiestro Wu Di ordonas la invadon. La Han-generalo Jang Pu transiras la Flavan Maron kaj marŝas al la ĉefurbo Pjongjango sed estas venkita ekster ĝiaj pordegoj. Alia ĉina generalo invadas transtere sed ne sukcesas progresi. Pacaj intertraktadoj estas iniciatitaj de imperiestro Wu Di sed malsukcesas pro reciproka suspekto. Krome la han-armeo estas venka en la batalo de Loulan en la Tarim-baseno, kaptante la reĝon de Loulan en la unua Han-interveno okcidente de la Hesi-koridoro.

Naskiĝoj

redakti

Mortoj

redakti