Ŝaŝliko
speco de kebabo
Ŝaŝliko (ruse шашлык, el la tatara šašlyk, šašlik) estas rostita aŭ fritita, plej ofte marinita vianda nutraĵo sur rostostango.
Ĝi estas tradicia manĝaĵo en la turkparolaj landoj, en Rusio kaj parte en la sudorienta Eŭropo, kie oni vendas ĝin. Ŝaŝliko havas diversajn variantojn el ŝafaĵo, bovaĵo au porkaĵo kun diversaj aldonaĵoj el legomoj aŭ lardo, hepato, reno kaj aliaj internaĵoj.
La antaŭpreparo de la ŝaŝliko estas dispecigo, marinado de la viando dum horoj, trapikado per rostostango kaj rostado. Oni manĝas ĝin kun pano.