Ślęża
Ślęża (pole) – monto en sudokcidenta Pollando (718 m s.m.), en Malsuprasilezia Provinco, sude de Vroclavo en la antaŭmontaro de Sudetoj. La monto estis konata jam de praslavoj kaj formis gravan grandan religiocentron. Oni povas trovi malnovajn praslavajn skulptaĵojn: Panna z rybą (junulino kun fiŝo), grzyb (fungo) kaj Niedźwiadek (ursido)[1].
Ślęża | |
germane: Zobten | |
Monto | |
La monto somere de sudo
| |
Deveno de nomo: marĉo | |
Lando | Pollando |
---|---|
Regiono | Malsuprasilezia Provinco Pollando |
Distrikto | Malsuprasilezia Provinco Pollando |
Historiaj regionoj | Pollando, Prusio |
Parto de | Sudeta Antaŭmontaro |
Montaro | Sudetoj |
Konstruaĵoj | Preĝejo, Radioturo |
Koordinatoj | 50° 51′ 54″ N 16° 42′ 31″ O / 50.86500 °N, 16.70861 °O (mapo) |
Geologia konsisto | Skisto |
Plej facila aliro | Sobótka, Pollando |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Mapo de montopinto
| |
| |
Vikimedia Komunejo: Ślęża | |
Plej alta monto de Sudeta Antaŭmontaro |
Naturo
redaktiLa monto estas el granito. Ĉiu areo en la monto estas kovrita de pinarbaroj; granda parto de la monto formas naturrezervejon kaj zonon de protektita pejzaĝo Ślężański Park Krajobrazowy (Ślęża Pejzaĝoparko)[2]. En montarbaro troviĝas maloftaj kreskaĵoj kaj bestoj (aparte birdoj).
Turismo
redaktiLa plej ofte vizitata turisma allogaĵo ĉirkaŭ Vroclavo estas plej oportune atingebla de Sobótka denorde, kvankam ekzistas almenaŭ kvar vojoj al la pinto markitaj ruĝe, flave kaj blue. Eblas ankaŭ bicikli laŭ dediĉitaj ciklovojoj[3]. En la monta restadejo sur la pinto ne eblas tranokti[4]. Vintre eblas skii.
Konstruaĵoj sur la pinto
redakti- Preĝejo
- Monta restadejo por turistoj
- Radio- kaj televido-turo
- Turista rigardejo
- Alta fera kruĉo
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-02-19. Alirita 2020-02-28 .
- ↑ [https://web.archive.org/web/20200218030502/http://dzpk.pl/pl/parki-krajobrazowe/95-slezanski-park-krajobrazowy.html Arkivigite je 2020-02-18 per la retarkivo Wayback Machine]
- ↑ [1] Arkivigite je 2020-02-28 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ [2] Arkivigite je 2018-03-17 per la retarkivo Wayback Machine