Pablo Picasso

hispana pentristo, skulptisto, presisto, ceramikisto, poeto kaj teatristo

Pablo RUIZ PICASSO (naskiĝis je 25-a de oktobro en Málaga, 1881, mortis je 8-a de aprilo, 1973 en Mougins, Francio), estis alte taksata hispana pentristo de la 20-a jarcento. Li fondis kun Georges Braque stilon de kubismo.

Pablo Picasso

Verkoj

La verkoj de Pablo Picasso estas kutime klasifataj en sekvaj periodoj:

Periodo de Barcelono

Picasso alvenis al Barcelono en 1895. Li kunlaboris kiel desegnisto en diversaj katalunaj gazetoj kaj fondis revuon Juna arto ("Arte joven") kiu fiaskis. Li komencis sian pentristan karieron, ĉefe per portretoj (interalie unu de Frederic Pujulà i Vallès, kiun oni povas vidi en la artikolo pri tiu ĉi esperantista verkisto).

Blua Periodo

Ĝi komenciĝas en 1901 kaj finiĝas en 1904. Li uzas multe la bluan koloron kaj la figuroj havas magran aspekton. Ekzemploj: La vida (1903), Las dos hermanas (1904).

Roza Periodo

Ekde 1905 en la pentraĵoj de Picasso ekregis la roza tono. Kompare al la blua periodo aperis liaj verkoj malpli melankolie, la bluo restis en fono. Liaj pentromotivoj estis sorĉistoj, ŝnurdancistoj, kaj harlekinoj (tristaj ĝojigistoj), klasika beleco. La "dolĉa doloro" aperas ĉiam forte sur liaj pentraĵoj. Gravaj verkoj de la periodo: "Virino kun frugilego" kaj "Ŝnurdancista familio".

Kubista Periodo

Inter 1908 kaj 1916.

Klasika Periodo

Inter 1917 kaj 1927.

Surrealista Epoko

Inter 1928 kaj 1932.

Ekspresionista epoko

De tiu epoko la plej konata pentraĵo, 1937, estas "Guernica", omaĝe al la urbo Gerniko bombardata de la trupoj de Franco dum la Hispana Enlanda Milito.

Periodo de Vallauris

Dum la lastaj jaroj li retiriĝis al la zono de Vallauris, dum li plu daŭrigis sian karieron.

Muzeoj

Verkoj (elektitaj) el Kolektaĵo Berggruen, Berlino

  • 1902, En kafejo
  • 1904, Portreto de Jaime Sabartés
  • 1905, Sidanta harlekino
  • 1906, Kapo de junulo
  • 1906, Virina kapo
  • 1906, Du aktoj
  • 1907, Kapo de virino
  • 1907, Matroso, turnante cigaredon
  • 1907, Virina akto
  • 1908, Fruktoŝelo kun piroj kaj pomoj
  • 1912, Sidanta virino kun gitaro
  • 1912, Violino
  • 1914, Glaso kaj kubo
  • 1914, Mutmomento kun vingrapolo
  • 1916, Gitaro kaj gazeto
  • 1916, Ludkartoj, glaso kaj botelo surtable
  • 1918, Harlekino kun gitaro
  • 1919, Mutvivo antaŭ fenestro en Saint Raphael
  • 1920, Du aktoj surplaĝe
  • 1921, Du banantoj

Eksteraj ligiloj