SEBESTYÉN Károly (ŝebeŝtje:n) Cs. Sebestyén hungara etnografo, kulturhistoriisto: Karánsebes, 13-a de majo 1876Budapest, 21-a de decembro 1956.

Biografio

Li havigis diplomon de instruisto en 1898 en Belarta Altlernejo en Budapeŝto. Ekde 1901 li instruis en Szeged. La faris dialektesploran kolektvojaĝon kun Antal Horger en departamento Háromszék, kiam ekinteresiĝis pri etnografio. Ekde 1919 li laboris en muzeo de Szeged, kaj komencis apud Ferenc Móra studi arkeologion, prahistorion. Lin interesia ankaŭ la mezepoka arthistorio de Szeged. En 1929 li iĝis doktoto pri filologio, poste privatprofesoro. Inter 1934 – 1946 li estis direktoro de muzeo.

Verkoj ĉefaj

  • Rejtélyes csontok népvádorláskori sírokban (Szeged, 1931);
  • A magyarok íjja és nyila (Szeged, 1933);
  • Szeged középkori templomai (Szeged, 1938);
  • A székelyház eredete (Népr. Ért. 1941);
  • Krassó – Szörény vármegye parasztháza (Kolozsvár, 1944).

Literaturo

  • Vargha László: Cs. S. K. 1876 – 1956 (Etnographia, 1957. 1. sz.);
  • Banner János: Cs. S. K. (Móra Ferenc Múz. Évk., 1957).